Роберт Льюис Стивенсон - Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde стр 5.

Шрифт
Фон

 Tiu ĉi S-ro Hyde, se oni lin esploradus, li pensis, devas ja havi siajn proprajn sekretojn; nigrajn sekretojn, laŭ sia mieno; sekretojn kompare al kiuj la plej malbonaj de malfeliĉa Jekyll estus kvazaŭ sunlumo. La afero ne povas daŭri tia, kia ĝi estas. Mi malvarmiĝas, kiam mi pensas pri tiu ĉi estaĵo rampanta kiel ŝtelisto al la lito de Harry! Malfeliĉa Harry, kia vekiĝo! Kaj la danĝero! Ĉar se tiu ĉi Hyde suspektas la ekziston de la testamento, li povos malpacienciĝi pro deziro heredi. Ha, mi devos meti la ŝultron al la tasko,  se nur Jekyll tion al mi permesos, li aldonis. Ĉar denove li vidis antaŭ la okulo interna, klarajn kiel diafanaĵo, la strangajn kondiĉojn de la testamento.

Doktoro Jekyll estis tute senĝena

Post du semajnoj, laŭ bonega bonŝanco, la doktoro invitis al unu el siaj agrablaj vespermanĝoj kvin aŭ ses malnovajn intimulojn, ĉiuj inteligentaj estimindaj homoj, kaj ĉiuj kompetentuloj pri la bona vino; kaj S-ro Utterson tiel manovris, ke li restis post la foriro de la aliaj. Tio ne estis nova aranĝo, sed jam okazis dekojn da fojoj. Kie Utterson estis iel ŝatata, tie li estis tre multe ŝatata. Dommastroj amis reteni la sekan leĝiston, kiam la gajeguloj kaj la babilemuloj havis jam la piedon sur la sojlo por foriri; ili amis sidi dum iom da tempo kun lia netrudema kunesto, sin ekzercante por la soluleco, sobrigante siajn mentojn en lia riĉa silento, post la elspezado kaj streĉigado de l festeco. Al tiu ĉi regulo, D-ro Jekyll ne estis escepto; kaj dum li nun sidis ĉe la kontraŭa flanko de la fajro,  granda, belforma, glatvizaĝa, kvindekjara viro, kun eksteraĵo eble iom ruzeta, sed kun ĉia signo de kapableco kaj bonkoreco,  oni povis ekvidi per liaj rigardoj, ke li havas al S-ro Utterson sinceran kaj varman korinklinon.

 Mi deziris paroli kun vi, Jekyll, komencis tiu ĉi. Vi konas tiun vian testamenton

Atenta observanto povus konstati, ke la temo estas malagrabla; sed la doktoro elportis ĝin gaje.

 Mia malfeliĉa Utterson, li diris, vi estas kompatinda pro tia kliento. Mi neniam vidis homon tiel afliktita, kiel vi estis pro mia testamento; escepte se estus tiu ĉirkaŭligita pedanto Lanyon, pri tio, kion li nomas miaj sciencaj herezoj. Ho, mi scias, ke li estas bonegulo,  vi ne bezonas fari nuban vizaĝon,  efektiva bonegulo, mi ĉiam intencas vidi lin pli ofte; sed li tamen, malgraŭ ĉio, ĉirkaŭligita pedanto ja estas; ignoranta, aroganta pedanto. Mi neniam pri iu estis pli dolore trompita, ol pri Lanyon.

 Vi scias, ke mi neniam aprobis ĝin, daŭrigis Utterson, senkompate malatentante la novan temon.

 Mian testamenton? Jes, certe, mi scias tion, diris la doktoro iomete akre, tion vi jam diris al mi.

 Nu, mi diras tion al vi denove, daŭrigis la leĝisto; mi lastatempe eksciis ion rilate al la juna Hyde.

La granda bela vizaĝo de D-ro Jekyll paliĝis ĝis la lipoj mem, kaj nigreco aperis ĉirkaŭ liaj okuloj.

 Mi ne volas aŭdi plu, li diris. Tiun temon, mi pensis, ni konsentis ne plu aludi.

 Tio, kion mi aŭdis, estis abomena, diris Utterson.

 Tio ne povas ŝanĝi la aferon. Vi ne komprenas mian pozicion, respondis la doktoro, kun ia nekonsekvenceco de maniero. Mi troviĝas en doloriga situacio, Utterson. Mia pozicio estas tre stranga, ja tre stranga. Estas unu el tiuj aferoj, kiujn la diskutado ne povas ripari.

Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde

читать Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde
Роберт Льюис Стивенсон
 Tiu ĉi Sro Hyde, se oni lin esploradus, li pensis, devas ja havi siajn proprajn sekretojn; nigrajn sekretojn, laŭ sia mieno; sekretojn kompare al kiuj la plej malbonaj de malfeliĉa Jekyll estus kvazaŭ sunlumo. La afero ne povas daŭri tia, kia ĝi estas. Mi malvarmiĝas, kiam mi pensas pri tiu ĉi
Можно купить 0.01Р
Купить полную версию

Ваша оценка очень важна

0
Шрифт
Фон

Помогите Вашим друзьям узнать о библиотеке

Скачать книгу

Если нет возможности читать онлайн, скачайте книгу файлом для электронной книжки и читайте офлайн.

fb2.zip txt txt.zip rtf.zip a4.pdf a6.pdf mobi.prc epub ios.epub fb3

Похожие книги

Популярные книги автора